Grandaj fosiliaj ostoj multe estas trovataj en la regiono de Antverpeno (Belgio); ili estas ostoj de Cetacoj kaj de aliaj marmamuloj. Speciale en la periodo 1861 – 1863, okaze de la konstruado de remparoj kaj fortresoj, pluraj miloj da ostoj estas transportitaj al la Belga Muzeo por Natursciencoj en Bruselo por esti determinataj. Pri la dentcetacoj (Odontoceti) tre speciale okupis sin O. Abel, farante detalan revizion. Pri la bartcetacoj (Mysticeti) kaj la fokuloj (Pinnipedia) ampleksaj libroj estas skribitaj de P. J. van Beneden kaj ili estas akompanataj per atlasoj kun detalaj figuroj. Sed la labormetodo de Van Beneden elvokas multajn dubojn pri la korekteco de la distingado de la diversaj specioj. La tuta studo pri la bartcetacoj devus esti kritike refarata kaj prefere tio okazu per komparoj kun nove trovitaj specimenoj.